Konsilio de Sekureco de UN urĝis realigi ĉiaman pafoĉesigon inter Kamboĝo kaj Tajlando
2011-02-16
La 14-an de februaro, post la ferma diskutado pri la konflikto ĉe la landlimo inter Kamboĝo kaj Tajlando, Ribeiro Viotti, la prezidanto de tiu ĉi monato de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la brazila konstanta reprezentanto, diris al la amaskomunikiloj, ke la Konsilio de Sekureco de UN urĝis la du landojn sin deteni plejeble kaj eviti la aktivadon malbonigontan lokan situacion por realigi ĉiaman pafoĉesigon.