2011-02-16
La 13an de februaro 2011 ĉirkaŭ 30 membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) kunsidis en Emeng-restoracio de nacimalplimulto Va, Pekino por bonvenigi novan printempon, studi la enhavon de la Dekdua Kvinjara Projekto de Ĉinio, diskuti kvinjaran projekton de PEA (2011-2016), kaj interŝanĝi pripensojn pri E-movado. En la kunsido oni difinis ok laborojn por PEA en la jaro 2011:
1. Jara projekto
2. Ĉiumonata teo-kunsido
3. Somera tendumo
4. E-propagando en Semajno pri Soci-sciencoj organizita de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj
5. Partopreno en la forumo organizita de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj
6. Interŝanĝo kun en- kaj eksterlandaj esperantistoj kaj partopreno en internaciaj E-kunvenoj
7. E-instruado
8. Jarfina resumo
La ĉeestantoj parolis ankaŭ pri la profunda kultura enhavo de Esperanto, estonteco de Esperanto, kaj plifortigo de propagando kaj disvastigo de Esperanto. Ili estas ĝojaj kaj plenaj de memfidon pri E-aktivado en la kuranta jaro.
(de Ye Nianxian)
Redaktoro: Liu Zijia |