Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La 17-a de februaro 2011-- Lanterna Festo en Ĉinio
2011-02-16

de Ivanka Stoyanova

 

    La Lanterna Festo estas tradicia ĉina festo kaj oni festas ĝin la 15-an de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro.

 

    En Leporjaro -- 2011 la 17-a de februaro estas la tago, kiam finiĝas la Printempa Festo, tiam estas la unua plenluno, kaj tio simbolas la komencon de la printempo. En tiu tago la homoj promenadas strate speciale por rigardi la belecon de ruĝaj lanternoj kaj tio estas tradicia moro en Ĉinio. En diversaj parkoj okazas specialaj lanternaj foiroj. Dum la festo en la ĉielo videblas pendanta arĝenta luno, sur arboj, magazenoj kaj ĉiuj eblaj lokoj ruĝe lumas lanternoj. La etoso estas amuza, la homoj promenante rigardas dancojn kun lanternoj, eksplodigas fajraĵojn kaj manĝas diversajn bongustaĵojn. La lanternoj estas faritaj el silka ŝtofo, kotonŝtofo kaj papero. Lastatempe imponas buntaj plastikaj lanternoj en formoj de lotuso kaj pavo. Estas ankaŭ ĉevalirantaj lanternoj en kiuj estas instalita rado, kaj kiam brulas la kandelo, leviĝas varma aero, kiu turnas la radon, kaj tiam la lanternoj kun bildoj de fruktoj, floroj, bestoj, homfiguroj turniĝadas pro la rado.

 

    En la unua plenluna nokto post la Printempa Festo ĉinoj manĝas pastbulojn, faritajn el rizfaruno, farĉitaj per diversaj dolĉaĵoj, jujuba pasto, nigra sezamo, ruĝfaba pasto, verda pruno kaj ĉiu loĝregiono havas siajn preferatajn specojn. Tamen, ĉiuj pastbuloj senescepte devas esti rondaj, ĉar tiu formo simbolas feliĉon, harmonion kaj bonan familion.

 

    Ĉinoj estimas siajn morojn kaj kutimojn, ili montras tion dum ĉiuj jaraj festoj.

 

 
Arboj, ornamitaj per lanternoj
 
 
Pastbuloj -- tradicia festa manĝaĵo
 

Ornamo per lanternoj 
 
 
Enirejo ornamta per lanternoj

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng