2011-02-17
 Wang Qishan kaj la usona delegacio |
La 15-an de februaro, ĉina vicĉefministro Wang Qishan intervidiĝis kun usona delegacio de industriaj kaj komercaj rondoj gvidata de John Mack, prezidanto de direkcio de la kompanio Morgan Stanley.
Wang Qishan pozitive taksis la kontribuon de usonaj industriaj kaj komercaj rondoj al la sana disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke la industriaj kaj komercaj rondoj estas ĉefa parto de la ekonomia kaj komerca kunlaboro de la du landoj, kaj plifortigo de interŝanĝo kaj akcelado de interkomprenado de la duflankaj entreprenistoj favoras al antaŭenpuŝo de la ekonomia kaj komerca kunlaboro de la du landoj kaj al realigo de reciproka profitigo.
Mack diris, ke la usonaj industriaj kaj komercaj rondoj volas ludi aktivan rolon en fortigo de interŝanĝo kaj kunlaboro kun ĉinaj entreprenoj kaj en sana disvolvo de la dulandaj interrilatoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|