2011-02-17
 Donacoj al Kim Jong-II |
La 14-an de februaro en Pjongjango, ĉefurbo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko, Kim Jong-II, ĝenerala sekretario de la Korea Labora Partio kaj prezidanto de la Nacidefenda Komitato de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KDR), intervidiĝis kun Meng Jianzhu, ŝtata konsilanto kaj ministro de la publika sekureco de Ĉinio. La 16-an de februaro estas la 69-a datreveno de naskiĝo de Kim Jong-II, kaj Meng Jianzhu lin salutis kaj gratulis en la nomo de prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ŝtatestroj de Ĉinio, kaj donis al li donacojn.
Redaktoroj: Zhang Xiaotong kaj Zhao Xi
|