La 16an de februaro inaŭguriĝis la unua Azia Neĝ-poloa Turniro en Tianjin, Ĉinio. Teamoj konsistantaj el profesiaj sportistoj el Argentino, Britio, Francio, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Hongkong ĉeestas en la 6-taga konkurso. La konkurso estas subtenita de Hurlingham-a Poloa Asocio. Juĝanto de tiu asocio diris: "Restas nenia diferenco inter tiu ĉi kaj aliaj poloaj turniroj en aliaj landaj kaj regionoj en skalo kaj organizado."