Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Rakonto pri poŝtelefono en Tibeto
2011-02-21

de ANCUO

 

    Antaŭ kelkaj jaroj en Tibeto iu laboranto de urbeto Shiquanhe de Ali revenis hejmen por renkontiĝi kun siaj familianoj, sed kiam finiĝis liaj trimonataj ferioj, li ankoraŭ ne sukcesis trovi ilin, ĉar ili estis paŝtistoj, vivis sian nomadan vivon kaj ne havis fiksitan loĝejon. Ja estis malfacile por li trovi ilian loĝlokon en la tempo, kiam mankis al ili poŝtelefonoj.

 

    Nun kiam oni menciis la okazaĵon, ili rigardis ĝin rindindaĵo. La instalado de telefonoj en tibetaj vilaĝoj faris ĝin kompleta historio.

 

    Starigi bazan stacion

 

    Por redukti la informteknikan diferencon inter urboj kaj vilaĝoj la kompanio Ĉina Moveblo (China Mobile) lanĉis en 2004 la konstruadon por instali telefonojn en ĉinaj vilaĝoj.

 


Fera turo de la unua senfadena telekomunika baza stacio de Tibeto sukcese instalita en 2005 

 

    Ali de Tibeto, alta je pli ol 4500 metroj super la marnivelo, estas nomata tegmento de la Monda Firsto. Ĝi estas malproksima loko kun tre malfacilaj vivkondiĉoj pro la maloportuna trafiko, malbona klimato kaj malfacila interŝanĝo de informoj. En vintro densa neĝo blokas la montvojojn por sep aŭ ok monatoj en iuj lokoj.

 

    En tiaj neimageblaj kaj malfacilaj kondiĉoj laborantoj de la filio de la kompanio China Mobile iris al vilaĝoj unu post alia por esplorado. Vintre en Ali estas tre froste, tie la meznombra temperaturo estas ĉirkaŭ minus 20 gradoj, tio aldonas malfacilon por la konstruado subĉiela. Por solvi la problemon la laboristoj enĉambre muldis 3-tonan cementan postamenton kaj ĝin veturigis per ĉaro al la konstruejo kelkcent kilometrojn fora por instalado, tiamaniere ili mallongigis la tempon de la konstruado.

 

    Naqu areas 400 mil kvadratajn kilometrojn. Vintre en tiu regiono estas malvarmege, kaj pro tio la konstruado povis plenumiĝi nur inter majo kaj oktobro, tamen en tiu periodo jam estas pluvsezono.

 


Laborantoj en instalado de ekipaĵo 

 

    Pri tio Pubuciren, vicdirektoro de la Naqu-a filio de la kompanio China Mobile, diris: "Precipe en la okcidenta parto de Naqu, pro tro da pluvado ofte okazis inundo, kiu rompis la vojon. La kamionoj kun instalaĵoj por la konstruado estis ofte haltigitaj de inundo por kelkaj tagoj. La konstruejo estis malproksima, la trafiko ne oportuna, tial la laboristoj ne povis akurate manĝi kaj ofte prenis nur tujmanĝeblajn nudelojn, kaj pro tio ili tuj perdis la apetiton je la flarado de la odoro de tujmanĝeblaj vermiĉeloj, kaj pro longtempa neregula manĝado multaj el ili suferis stomakan malsanon."

 


La domo de la Tibeta Filio de la kompanio China Unicom 

 

    Krom Ali kaj Naqu en aliaj lokoj en Tibeto estis same malfacia kaj multekosta la konstruado de movebl-telekomunikaj bazaj stacioj. Laŭstatistike konstruo de tia baza stacio en landinternaj lokoj nur kostas 300 mil juanojn, sed en Tibeto unu milionon. Krome estis pli malfacila la garantiado de funkcioj de la baza stacio. En la 16-a de januaro, 2006, Wang Ke, Wang Jiu, Zhang Shengqiang kaj alia kolego renkontis fortan neĝoŝtormon sur la vojo al Qusong, kaj ili estis savitaj nur post 5 tagoj kaj 4 noktoj. Qiangbagesang, laboranto de Xigaze-filio de la kompanio China Mobile, de julio de 2006 eklaboris kiel kontrolanto de la bazaj stacioj por ekzameni la funkcion de tieaj ekipaĵoj. La bazaj stacioj grandparte konstruiĝis sur montpintoj, kaj neĝoŝtormo kaj ŝtonofluo facile influis signojn kaj funkciojn de la bazaj stacioj. Por garantii la bonan funkcion de la bazaj stacioj li persistis en tiaj malbonaj kondiĉoj kaj eĉ ne povis pasigi la Printempan Feston kune kun siaj familianoj de kelkaj jaroj, tamen li kun granda ĝojo kredis, ke li per sia laboro donis al pli da personoj ĝojon, kaj pro tio li sentis sin feliĉa.

 

    En la pasintaj 5 jaroj la Tibeta filio de la kompanio kun investo de 1.77 miliardoj da juanoj konstruis 1119 bazajn staciojn, plenumis la telefono-instaladon en ĉiuj 1822 vilaĝoj de Tibeto.

 

    Poŝtelefono eniris en ordinarajn familiojn

 


Bonzo de Jokhang-templo telefonas al siaj familianoj. 

 

    Pumajiangtang de Langkazi en Shannan je 5373 metroj super la marnivelo estas la plej alta subgubernio de Ĉinio. Ĝiaj 6 administraj kaj 9 naturaj vilaĝoj sin trovas en lokoj meznombre je 5500 metroj super la marnivelo. Tie estas froste kaj mankas oksigeno, la meznombra temperaturo estas minus 35 gradoj celsiusaj, pro tio la trafiko kaj komunikado estis tre maloportunaj. La loĝantoj forte deziris komunikiĝi per movebla telefono.

 


Tibeta virino uzas poŝtelefonon. 

 

    En 2008 la filio Shannan de la kompanio sukcese funkciigis satelitan moveblan telekomunikan bazan stacion en Pumajiangtang, kaj per tio realiĝis la kovro de la movebla reto en la sidejo de la gubernia registaro. Suolangciren, estro de la subgubernio Pumajiangtang, emocie diris: "En la pasintaj jaroj pro malfacilaj trafiko kaj komunikado la loĝantoj vivis en maloportuneco. Nun malgrandaj poŝtelefonoj donas al ni multajn oportunojn. La informoj de ekstere rapide venis, kaj multiĝas la interŝanĝoj inter la lokoj kaj la ekstera mondo. Se okazas katastrofoj kiel neĝoj k.s. ni povas per poŝtelefonoj rapide sendi kaj havi koncernajn informojn."

 

    En subgubernio Risong de Ali la geedzoj Nimawangdui kaj Cirenzhuoma neniam forlasis hejlokon kaj vivtenis sin per paŝtado kaj hordeo-kulturado. Pro maloportuna komunikado ili vivis en izoliteco. De post kiam ilia filo armeaniĝis en 2002, la geedzoj povis nur per leteroj komunikiĝi kun la filo. Post instalado de telefonoj en tibetaj vilaĝoj ili fariĝis la unuaj klientoj, kaj kiam inĝeniero lernigis ilin telefoni al la filo, Cirenzhuoma pro emociiĝo larmis kaj ne povis paroli.

 

    En subgubernio Laluo de Xigaze estas tibeta maljunulo. Antaŭe por telefoni al sia filo en interna loko li devis iri al la gubernia urbo kelkdekojn da kilometroj fora. Post la funkciigo de movebla reto en sia vilaĝo, li aĉetis unu poŝtelefonon kaj tuj telefonis al la filo por informi al li tion. Je la aŭskulto de la voĉo de la filo li emociiĝis ĝis larmoj.

 

 
Tibeta paŝtistino de la gubernio Ritu de Ali telefonas al sia amiko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng