2011-02-21
 Afiŝo pri la ekspozicio sur la fronta muro de la Ŝtata Muzeo en Nov-Delhio |
La 19-an de februaro inaǔguriĝis en la Ŝtata Muzeo en Nov-Delhio de Hindio Ekspozicio de Trezoroj de Antikva Ĉinio kune aranĝita de la Ĉina Interflua Centro de Kulturaj Heredaĵoj, Ĉina Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj kaj Hinda Arkeologia Administracio.
En la ekspozicio estas montrataj ĉ. 100 kulturaj heredaĵoj de 10 muzeoj el Pekino, Shaanxi, Zhejiang, Henan, Chongqing kaj Guangdong de Ĉinio, inter kiuj estas terakotaj militistoj kaj ĉevaloj ĉe la Maǔzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, budhismaj statuoj en la ŝtona kavernaro Longmen kaj aliaj valoraj trezoroj. La ekspozicio daǔros ĝis la 20-a de marto. De aprilo ĝis novembro la trezoroj estos eksponataj ankaǔ en Bombajo, Hyderabad kaj Kalikato.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|