2011-02-21
 Franca prezidanto Sarkozy prelegas en la konferenco de financaj ministroj kaj estroj de ŝtataj centraj bankoj de la Grupo 20. |
La 19-an de februaro fermiĝis la konferenco de financaj ministroj kaj estroj de ŝtataj centraj bankoj de la Grupo 20. En la konferenco la partoprenantoj diskutis pri la ekonomia situacio de la tutglobo, reformado de internacia mon-sistemo, prez-fluktuado de grand-kvantaj varoj, financa kontrolado kaj la kadro pri "fortigado, daŭrigado, stabila kreskigado" de ekonomio, kaj publikiĝis la kuna deklaracio. Partoprenis la konferencon la ĉina delegacio gvidata de ĉina financa ministro Xie Xuren kaj direktoro de la Ĉina Popola Banko Zhou Xiaochuan.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|