Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Virina forstumo-trupo en Hainan
2011-02-21

de JI YU

 

    Hainan en suda ekstremo de Ĉinio provinciĝis aprile de 1988. Kun la insulo Hainan kiel sia ĉefa parto de la t ero, ĝi estas la dua granda insulo de Ĉinio post Taiwan. 84 grandaj kaj malgrandaj margolfoj estas inkrustitaj ĉe ĝia bordo kun longeco de 1528 kilometroj. La kontinenta zono je 2 kilometroj for de la maro laŭlonge de la marbordo areas 3 mil kvadratajn kilometrojn. Ĝis la fino de 2009, la areo ekspluatita estis efektive 220 kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas nur 7.3% de la totala areo de la ĉemarborda zono.

 


Mar-borda arbaro en Changjiang, Hainan 

 

    La golfo Qiziwan troviĝas en Changhua-urbeto de la Changjiang-a Li-nacia Aŭtonoma Gubenio de Hainan. Somere, estas varme en Hainan kaj Changhua estas la plej varma loko de Hainan. Laŭlonge de ĝia zigzaga marbordo prosperas verdaĵoj. Ofte vidiĝas tie grupo da tutŝvitintaj virinoj kun nudaj piedoj kaj tuko sur la kapo. Ili alportis kasuarinidojn (Casuarina equisetifoli) kaj eŭkaliptidojn per portilo. Kaj la kasuarino sur la tiea plaĝo estis kulturitaj de Tao Fengjiao kaj aliaj pli ol 100 virinoj, alportite de ili portilon post portilo.

 

    La bela golfo Qiziwan, iama flua dezerto

 

    La golfo Qiziwan nun funkcias kiel turisma pitoreskejo, sed antaŭe ĉie tie blankis fluaj dunoj. La lokon regis sekeco. Sen pluvo, vento levis sablon kaj renversis fiŝboatojn, fluaj dunoj englutis kampojn, dum vilaĝanoj suferis de malsanoj je la okuloj kaŭzitaj de sablo-polvo. En tia malbona naturmedio malsukcesis forstumado.

 


Tao Fengjiao 

 

    De 1980 ĝis 1995 malsukcesis 12-foja forstumado en Qiziwan. En 1995 germanoj eĉ konkludis, ke fluaj dunoj de Qiziwan estas nebridigeblaj. Tamen, tiuj ĉi fluaj dunoj kun areo de 2 mil hektaroj nesuperregeblaj por germanoj estis breditaj de Hainan-aj silvikulturistoj, el ili Tao Fengjiao estas unu el la plej elstaraj.

 

    La virina forstumo-trupo gvidata de Tao Fengjiao

 

    En la fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Tao Fengjiao ekgvidis vilaĝanojn fari forstumadon, sed poste multaj sin retiris pro ege povra enspezo. En 1992, ŝi denove mobilizis pli ol 50 virinojn kune kulturi kasuarinojn. Helpate de sciencistoj kaj teknikistoj el forstuma administracio, ili trovis bonan rimedon, t.e. unue planti pandanon (Pandanus tectorius) por fiksi flusablon kaj poste kasuarinon, do, ili sukcese kulturis milionojn da kasuarinoj. Dank' al senĉesa reguligado, flusablo estis bredita, kaj mar-borda arbaro verdigis la tutan Qiziwan.

 

    Plaĝo de Hainan estas mola. Kiam oni portas pezan portilon, la 2 piedoj profunde eniĝis en sablon kaj malfacile retiriĝis. Pro tio, virinoj laboras kun nudaj piedoj por faciligi la iradon. Kun tempo, varma sablo blazigis la piedojn. Kiam blazoj rompiĝis, sablo eniris en vundon, kaj la doloro estas tre akra.

 


Tao Fengjiao kaj ŝia virina forstumo-trupo 

 

    "Ne estas alia rimedo, kun ŝuoj oni ne povas iri portante pezaĵon sur sablo." Tao Fengjiao neniel plendis kontraŭ penado de la laboro. Laŭ statistiko de la Forstuma Administracio de la Changjiang-a Li-nacia Aŭtonoma Gubenio, depost 1992, Tao Fengjiao, prenante forstumadon kiel sian profesion, gvidante virinojn el vilaĝoj kulturis pli ol mil hektarojn da arbaroj sur ĉemaraj fluaj dunoj en la lastaj 17 jaroj. Ili kreis miraklon en forstumado kaj konstruis mar-bordan solidan arbaran muron por Qiziwan.

 

    Oficisto de la Forstuma Administracio de la Changjiang-a Li-nacia Aŭtonoma Gubenio diris: "Mi propraokule vidis, ke ili trinkis akvon el fosaĵo. Tro ŝvitinte, ili devas preni ĉiutage ĉ. 5 kilogramojn da akvo, kaj multaj el ili suferis de malsamgrada edemo sur la vizaĝo kaj korpo. Tio estas kompatinda!"

 

    "Mi daŭrigos forstumadon laŭ mia eblo"

 

    En la premio-atribua vespero kun la temo "Ekologia Stelo" por 10-jariĝo de Hainan kiel ekologia provinco, Tao Fengjiao kiel unika virina premiito de la agado faris paroladon "Mi daŭrigos forstumadon laŭ mia eblo" kaj kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn. Ĝuante plurajn honorojn, kiaj "Verda Premio por Virinoj", "Tutlanda Modelo de Forstumado" kaj "Tutlanda Heroino de Forstumado", ŝi nun daŭre penadas sur dunoj de Qiziwan.

 


Tao Fengjiao kaj ŝiaj koleginoj 

 

    En plurjara arbo-kulturado Tao Fengjiao akumulis riĉajn spertojn pri sablo-bridado kaj forstumado. Pri tio ŝi havas plenan fidon kaj prezentis siajn spertojn ŝlosilajn por garantii, ke arbidoj vivu kaj grandiĝu.

 

    "Tao Fengjiao kulturis unuaklasan virinan forstumo-trupon pere de siaj firmeco kaj persistemo," diris koncerna gvidanto de la Hainan-a Forstuma Administracio, ili tutjare batalas sur dunoj, konstruis aron post aro da mar-bordaj arbaroj kaj estas nomataj per "verda virina armeo".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng