La 20an de februaro tianjin-a kaligrafo Zang Zhijian kaj lia edzino, pentristino Chen Shuyan finis 18-metran 500-arahatan pentraĵon post tri jaroj. En diversaj pozoj la 500 arahatoj kun delikataj tuŝoj de tradicia ĉina pentrado estas vivoveraj. Post sia publikigo ĝi altiris atenton kaj ricevis aplaŭdon de la arta rondo.