Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mia unua Printempa Festo en Ĉinio
2011-02-22

de Ivanka Stoyanova

 


Ivanka preparis ĝjaŭziojn. 

 

    Kun granda ĝojo mi akceptis la inviton de sinjorino Wang Lu kune festi Printempan Feston. Ni konatiĝis en Ipernity antaŭ pli ol du jaroj kaj de tiam de tempo al tempo ni interŝanĝas mesaĝojn. Ŝi loĝas en antaŭurbo de Pekino kaj por atingi ŝian domon akompanis min alia ĉina esperantistino, sinjorino Wang Huiqin. Wang Lu loĝas en belega du-etaĝa domo kaj ni, tri esperantistinoj antaŭtagmeze de la festa tago post regalo kaj babilado laŭ la tradicio decidis prepari festajn manĝaĵojn. Kiel jam sciite, la ĉefa kaj grava manĝaĵo estas ĝjaŭzioj, kiujn mi kiel eŭropanino konas, sed sub aliaj nomoj -- rusaj ''pelmeni'' kaj italaj ''ravioli''.

 

    Plej sperta kaj lerta en la preparado de ĝjaŭzioj estis sinjorino Wang Huiqin kaj sub ŝia instruo ni dividis la laboron.

 

    Fakte, estas facile prepari ĝjaŭziojn. Wang Huiqin knedis malmolan paston, dispartigis ĝin je malgrandaj pecetoj, kiuj poste foliigis je rondo. Wang Lu preparis diversajn farĉojn -- kun salikoko, porkaĵo, fungoj, ovoj kaj legomoj. Ĉio estis bone dishakita kaj oni aldonis diversajn spicojn. Poste Wang Huiqin montris al mi la teknologion kiel doni ĝjaŭziojn en formo de luno -- meze de la rondo metas necesan kvanton da farĉo, faldas, premas forte ĉiujn angulojn kaj la ĝjaŭzio en formo de luno estas preta. Bone ordigitaj kaj kovritaj per tuko por ne sekiĝi, ni metas ĝjaŭziojn en la fridujo kaj kuiras ilin antaŭ manĝado. Al mi estas agrable kuiri ĝjaŭziojn, ĉar mi jam scias kiel bongustaj ili estas.

 

    Post abunda tagmanĝo kaj gustumo de ĉinaj trinkaĵoj ni amike babilis por pli bone konatiĝi. Ĉiuj homoj deziras pacon kaj feliĉon, ĉiu homo havas sian viv-historion kaj sorton, neniu scias kio okazos estonte.

 

    Ni spektis ankaŭ festajn televidajn elsendojn. Estas vera plezuro aŭskulti ĉinajn kantojn, rigardi dancojn kaj ĝui la belecon de kantistoj kaj dancistoj bele vestitaj. Vespere sinjorino Wang Huiqin foriris festi kune kun siajn familianojn kaj mi kaj Wang Lu estis invititaj en najbara familio, loĝantaj en la suba etaĝo, kun kiuj ŝi estas en pli amikaj interrilatoj. Poste mi eksciis, ke tiu familio posedas ŝlosilon de domo de Wang Lu kaj ili akvumas ŝiajn florojn kaj prizorgas ŝian domon, kiam ŝi forestas. Fakte, tiuj du familioj estas en tre intimaj rilatoj kaj ofte interŝanĝas donacojn, manĝaĵojn kaj helpas unu la alian. Wang Lu ricevis grandan skatolon kun diversaj manĝaĵoj por la festoj de ŝia onklino, loĝanta en suda Ĉinio kaj ŝi donacis al ili pli grandan parton, ĉar ili estas pli multnombra familio. La najbaroj bele ornamis sian domon por la festo, kuiris bongustajn tradiciajn manĝaĵojn, proponis diversajn trinkaĵojn kaj ni gustumis ankaŭ bulgaran mentobrandon. Mi vidis kiel bone vivas en interkonsento kaj ĝojo bopatrino, filo, bofilino kaj nepino. Mi sentis min en familia etoso kaj dank'al la interpretado de Wang Lu ni pli bone interkonatiĝis. Ofte ni tostis por sano, feliĉo kaj amikeco inter bulgaroj kaj ĉinoj. La dua tago de mia gastado al Wang Lu pasis en ripozo kaj Esperanto- parolado. Ni spektis televidon, rigardis fotojn, retumis. Wang Lu rakontis sian gastadon en Germanio dum decembro 2010, kie ŝi gastis al esperantistoj kaj tie festis Kristnaskon. Unu el ŝiaj gastigantoj estis bulgarino, kiun mi bone konas kaj antaŭ multaj jaroj edziniĝis al germana esperantisto. Mi konstatis, ke dum ŝia preskaŭ unu monata kunesto en E- medio Wang Lu altigis sian E-nivelon.

 

    En la sekvanta tago ni promenadis kaj vizitis la plej grandan ĥemian petrolan firmaon en Pekino. Aparte mi estis kontenta, ke butikumis en granda magazeno, plenplena de diversaj varoj kaj ĝuis la belecon de ĉinaj produktaĵoj, tre interesaj por mi kiel bulgarino.

 

    Mi estas tre kontenta de mia tri-taga gastado en la antaŭurba domo de Wang Lu, konatiĝo kun agrabla kaj afabla ĉina familio kaj tiuj tagoj estos neforgeseblaj por mi.

 

 
Ivanka kaj Wang Lu en la kuirejo
 

Festaj manĝaĵoj 
 

Ivanka (meze) gastas ĉe ĉina familio. 
 
 
Bela printempa ornamaĵo
 

La oficejo de ĥemia petrola firmao 
 

Wang Lu ( la 1-a de maldekstre), Ivanka ( 4-a de maldekstre) gastas ĉe ĉina familio  

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng