Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
MARTENICA -- donacata la 1-an de Marto kun bondeziroj
2011-02-23

de IVANKA STOYANOVA

 


Piĵo kaj Penda, protagonistoj en la bulgara folkloro 

 

    Unu el la plej popularaj bulgaraj festoj estas Avino Marta. En ĝi ĉiu donacas al siaj proksimuloj specialan amuleton, nomatan ''martenico'', kiu portu al ili sanon kaj forton dum la sekvanta jaro. La martenicoj estas ellaborataj speciale por la unua de marto, kiam laŭ la bulgara popola kutimo komenciĝas la nova mastruma jaro. Ili tamen havas sencon, se ili estas mane faritaj, por ke ili portu lavibrojn de la manoj kaj la energion de la animo, kiu kreis ilin. Dum la festo, martenico estas videble alkroĉita sur la vestoj de ĉiuj kaj ĝi estas portata ĝis kiam oni ekvidas la traflugon de cikonio, hirundo aŭ gruo - tiuj ĉi birdoj estas heroldoj de la jam manifestiĝanta supereco de la pozitiva energio. Laŭ tradicio martenicoj estas metataj ankaŭ sur la fruktodonajn arbojn, sur la bestojn-- ŝafinojn, ĉevalojn, bovinojn, por ke estu pli bona rikolto kaj fekundo dum la jaro. Ekde pratempo la martenico estis farata nur el la ruĝa kaj blanka lana fadeno. La ruĝo estas portanto de sano, longviveco kaj forto, kaj la blanko simbolas la estontan aŭtunan fruktodonon, kiu estas laŭdo de la vitaleco. Sed la sento pri belo, kiu ĉeestas en tiu ĉi originala bulgara popola arto, kondukis pli poste al martenicoj pliriĉigitaj ankaŭ per aliaj koloroj kaj elementoj: al ili estas ligitaj monero, kvasto, kaj aliaj ornamĵoj. Ĉiuj aliaj koloroj en la martenico rompas ĝian ĝustan simbolan sencon, se ili estas eĉ estetike agrablaj. Tradicie la martenicoj estas metataj sur la vestojn, sur manradikon de la dekstra mano kaj sur la kolon kiel koliero. Laŭ la antikvaj imagoj principe la maldekstra flanko de la korpo respondas al jango, kaj la dekstra -- al jino.Oni opinias, ke je la unua de marto la virina forto (jino) malpliiĝas kaj pli intensiĝas la vira aktiveco (jango). Dum la aktiveco de jango en marto intensiĝas kaj viriĝas, tiu de jino malintensiĝas kaj maljuniĝas. Jen pro kio marto estas nomata Avino Marta- ĉar tiu ĉi monato en energia plano koincidas kun la stato de maljunulino, kies aktivaj fortoj pli kaj pli malaperas. Laŭ la antikva bulgara kalendaro, marto estas la lasta el la vintraj monatoj kaj estas portanto de ĝuste difinitaj rilatoj inter jino kaj jango. La vintraj kaj la aŭtunaj monatoj estas manifestiĝo de la energio jino, ili estas malvarmaj, pasivaj, nigraj kaj blankaj. La printempaj kaj la someraj monatoj estas apoteozo de la energio jango -- ili estas varmaj, helaj, ruĝaj kaj verdaj. Tradicie la virinoj ellaboradis la martenicojn el ruĝa kaj blanka kuntordita lano. La ruĝo estas esprimo de la vira energio, de la fajro, kiel baza elemento, kaj la blanko -- de la pasiva virina energio, de la metalo. Plej ofte la martenicoj estas farataj kiel ruĝa Piĵo kaj blanka Penda, kiuj estas la nomoj de vira kaj virina protagonistoj en la bulgara folkloro kaj estas simboloj de la interplektitaj energio vira kaj principo virina en eterna, komuna ciklo. Tradicie la martenicoj estas metataj sur du lokojn -- sur manradikon de la dekstra mano de infano, fraŭlino, junedzino kaj sur la kolon kiel koliero. Laŭ la antikvaj imagoj principe la maldekstra flanko de la korpo respondas al jango, kaj la dekstra -- al jino. Verŝajne malmultaj scias, ke la martenicoj uziĝas ankaŭ kuraccele. Tion oni faras plejparte ĉe homo, besto aŭ arbo, trafita de malbonefika rigardo.

 

    En multaj regionoj de Bulgario la martaj tagoj estas konsiderataj ĝenerale kiel profetaj-- laŭ ili oni inaŭguris kia estos la vetero dum la sekvontaj monatoj. Tiel ĝis ni venis la superstiĉo, laŭ kiu oni devas ekmemori la unuan tagon en marto kaj depende de tio kia ĝi estos -- malvarma, hela, malhela, suna, tia estos la jaro. La festo ''Avino Marta" estas ankoraŭ celebrata en originala formo precipe en vilaĝoj, kie ĝenerale konserviĝis la antikvaj popolaj tradicioj. Sed en moderniĝintaj formoj ĝi estas celebrata ankaŭ en urboj, eĉ pompe. La martenicoj ( la bulgara nomo ''martenica'' venas el la monato marto ) nun estas produktataj industrie kaj vendataj ekde la dua duono de februaro ĝis preskaŭ la fino de marto.

 

    Bv. rigardi la filmeton pri martenica, jen la ligilo: http://www.ipernity.com/doc/57800/7452132

 


Arbo ornamita per martenicoj en bulgara urbo Varna 
 

Laŭ la tradicio, kiam ni vidas florantan arbon, ni metas la martenicon sur ĝi. 
 
 
Marnenico, kiun oni kutime portas sur vestoj
 
 
Penda, protagonisto en bulgara folkloro
 
 
Martenico-- koliero por la kolo
 
 
Tradicia martenico
 
 
Belega martenico
 
 
Nuntempa martenico
 
 
Martenico por manradiko
 
 
Interesa martenico
 
 
Piĵo kaj Penda, protagonistoj en la bulgara folkloro
 
 
Martenico-- cikonio
 
 
Piĵo, protagonisto en bulgara folkloro
 
 
Martenico-- pantofloj
 
 
Martenico-- koliero por la kolo 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng