2011-02-23
 Laborantoj en trejnado |
En la 21-a de februaro la Limigita Kompanio de Tibeta Aerlinio de Ĉinio komencis sian unuan trejnadon al siaj laborantoj en Lhasa. En ĝi partoprenis 45 teknikaj laborantoj kaj stevardoj, kiuj ĉiuj estas tibetanoj diplomitaj el universitatoj. La kompanio Tibeta Aerlinio kun registrita kapitalo de 280 milionoj da juanoj fondiĝis maje de 2010. Ĝi kun stabejo en Lhasa estas la unua baza aerlinia kompanio en Tibeto kaj sin okupas pri pasaĝer- kaj var-transportado. Laŭplane la unua flugo de la kompanio okazos julie, 2011.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|