Sukcesis provveturado de elektr-energia aŭtobuso en super-malalta temperaturo
2011-02-23
Antaŭ kelkaj tagoj en la urbo Mudanjiang, Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio sukcesis provveturado de elektr-energia aŭtobuso en la temperaturo -40°C. La aŭto ĉiutage kuris pli ol 300 km. en la pasintaj preskaŭ 10 tagoj. Ĝia sukceso markis la solvadon de la teknika problemo, ke litia pilo ne povas funkcii en temperaturo -20° C.