2011-02-24
 Serĉado de postvivantoj en ruino |
Je 12:55 de la 22a de februaro (loka tempo) okazis 6.3-grada tertremo en Christchurch, la plej granda urbo en Suda Insulo de Nov-Zelando. Multaj konstruaĵoj falis. En 80% de la tertrem-trafitaj regionoj paneis elektro, kaj fermiĝis flughaveno kaj nuliĝis flugado de aviadiloj al kaj el la urbo.
Ĉefministro de Nov-Zelando John Key diris en la 23a, ke 75 homoj mortis en la tertremo kaj 300 homoj malaperis, kaj la tuta lando estas en krizostato. Savlaborantoj serĉas postvivantojn en ruinoj per pezaj ekipaĵoj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |