Interparolis prezidantoj ĉina kaj kazaĥstana en Pekino
2011-02-24
La 22-an de februaro ĉina prezidanto Hu Jintao okazigis ceremonion en la Popola Halo en Pekino por bonvenigi kazaĥstanan prezidanton Nazarbayev. Post la ceremonio la du ŝtataj gvidantoj faris interparoladon. Ili alte taksas la atingojn en disvolvo de la duflankaj rilatoj kaj unuanime konsentas kune klopodi por antaŭenpuŝi la strategiajn partrerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Kazaĥstano al pli alta ŝtupo.