2011-02-25
 La ĉartita aviadilo al Libio |
Lastatempe la sekureca situacio de Libio malboniĝas. Por garantii sekurecon de korpoj kaj proprietaĵoj de ĉinoj en Libio, ĉina registaro rapide alprenis efikajn rimedojn kaj nun organizas retiri ĉinojn el Libio per vojoj de tero, maro kaj aero. La 23-an de februaro, je la 17-a horo, la unua ĉartita aviadilo por retiri ĉinojn el Libio jam ekflugis kaj la 24-an de februaro je 7 minutoj post 8-a horo, ĝi atingis Tripolon, ĉefurbon de Libio. La dua ĉartita aviadilo por retiri ĉinojn al egipta ĉefurbo Kairo ekflugis la 24-an de februaro je la 2-a horo frumatene .
Libio estas unu el la gravaj merkatoj de Ĉinio en alilanda laŭkontrakta konslruado. Nun dekoj da entreprenoj faras konstruadon en Libio. Multaj el ili estas membroj de la Ĉina Internacia Kontrakta Asocio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |