Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao ĉeestis inaǔguron de la Interŝanĝa Jaro de Ĉinaj kaj Eǔropaj Junuloj
2011-02-25


Wen Jiabao parolas en la inaǔgura ceremonio de la Interŝanĝa Jaro de Ĉinaj kaj Eǔropaj Junuloj.
 

 

    La 23-an de februaro inaǔguriĝis en la Ĉefurba Muzeo de Pekino la Interŝanĝa Jaro de Ĉinaj kaj Eǔropaj Junuloj. La inaǔguran ceremonion ĉeestis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj pli ol 500 ĉinaj kaj eǔropaj junuloj kaj diplomatoj el membrolandoj de Eǔropa Unio.

 

    Wen Jiabao funkciigis oficialan retejon de la Interŝanĝa Jaro de Ĉinaj kaj Eǔropaj Junuloj kaj faris parolon. Li diris, ke la Interŝanĝa Jaro de Ĉinaj kaj Eǔropaj Junuloj estas la unua ĉeftema jaro kune aranĝita de Ĉinio kaj Eǔropa Unio post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du flankoj kaj la plej grandskala aktivado pri humanisma interŝanĝo inter Ĉinio kaj Eǔropa Unio.

 

    La aktivado de la interŝanĝa jaro sinsekve okazos en Ĉinio kaj la 27 membrolandoj de Eǔropa Unio cele akceli interkompreniĝon kaj amikecon inter ĉinaj kaj eǔropaj junuloj kaj antaǔenpuŝi sanan, daǔrigeblan kaj viglan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eǔropa Unio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng