Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kunming-anoj kaj ruĝbekaj mevoj (I)
2011-02-25

de WANG YIQUN

 


En la parko Cuihu, paradizo de ruĝbekaj mevoj

 

    Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, ĝojigas homojn en frua printempo per lazura kaj serena ĉielo. Sur digo de Dianchi-lago, en la parkoj Cuihu, Daguanlou, ĉe la rivero Panlong kaj en aliaj lokoj de la urbo Kunming ĉie vidiĝas, ke ruĝbekaj mevoj ŝvebas en la aero kaj serĉas manĝaĵojn alĵetitajn de turistoj. La printempon kune ĝuas etvendistoj, turistoj, amuzantoj kun kajtoj, fotantoj kaj ruĝbekaj mevoj.

 

    Kial en Kunming travintras ruĝbekaj mevoj

 

    Antaŭe, ne estis ruĝbekaj mevoj en Kunming. Kiel venis tien ruĝbekaj mevoj? Ekzistas pluraj onidiroj, unu el ili estas: en novembro de 1985 granda aro da ruĝbekaj mevoj suden migris el Siberio. Kiam ili flugis super Guangdong-provinco en suda Ĉinio, ilin atakis forta frosta aero. krom malmulto de ili restis en Zhanjiang, Guangdong-provinco, ili plejparte venis al Kunming, la printempa urbo dum la tuta jaro.

 


Ruĝbekaj mevoj ŝvebantaj super homoj 

 

    Kunming estas urbo sur altebenaĵo fore de oceano. Mevoj elektis tiun movoplenan urbon kaj tie travintras ĉiujare. Tio estas rara afero en la mondo. Tamen Kunming apartenas al la subtropika altebenaĵa musona klimato, tie apenaŭ ne estas somero tutjare kaj vintro daŭras nur 2 monatojn, kaj la urbo ĝuas printempon kaj aŭtunon dum 4/5 de la jaro. La averaĝa temperaturo de la plej malvarma januaro estas 7.8 gradoj. Vintre estas seka en Kunming. Kvankam nokte estas malvarme, sed tage, nelonge post leviĝo de la suno, la temperaturo rapide releviĝas, kaj la vetero estas bona preskaŭ ĉiutage. La suno brilas 6-8 horojn kaj tagmeze la temperaturo povas atingi 15-22 gradojn. Kompreneble, ankaŭ en Kunming estas malvarmaj tagoj, tamen ili malmultas. Do, la urbo estas ideala loko por ke ruĝbekaj mevoj travintru.

 

    Kiam ruĝbekaj mevoj hazarde atingis Kunming kun maltrankvilo, la lokanoj jam ilin akceptis afable.

 

    Dum 26 jaroj, post alveno de ruĝbekaj mevoj, ĉiujare la loka registaro asignis specialan sumon por ke specialaj personoj zorgu pri manĝado de la gastoj el malproksima loko, kaj ellaboris rilatajn leĝojn por ilin protekti; tieaj entreprenoj liveris monon por starigi fabrikon por prilabori nutraĵojn specialajn por ili; meze de oktobro grandaj aroj da volontuloj venis kolekti informojn pri ili kaj pacience ilin atendadis en la lokoj, kie ili travintris. Plej grave estas, ke protekti ruĝbekajn mevojn jam fariĝis komuna kono de la tuta socio. Kunming-anoj ŝajne neniam havis tiel unuecan agadon kaj tiel komunan celon, t.e. protekti kaj teni ruĝbekajn mevojn en la urbo.

 

    Maljunulo Wu Qingheng kaj ruĝbekaj mevoj

 

    Maljunulo Wu Qingheng estis emerito de la Kunming-a Kemiaĵo-fabriko. Ruĝbekaj mevoj alportis al li senliman ĝojon en liaj lastaj jaroj. Ekde 1985, li ĉiuvespere kolektis en manĝejo de la fabriko postlasitajn panopecojn kaj faris kune kun la de li aĉetitaj ovoj kaj faruno biskvitojn speciale por la ruĝbekaj mevoj. En la sekvanta tago li piediris 5-6 kilometrojn por manĝigi tiujn birdojn per siaj produktoj. Malgraŭ vento kaj pluvo la maljunulo persistis en tio dum 10 jaroj ĝis forpaso.

 


La bronza statuo de Wu Qingheng 

 

    Oni metis lian foton en la lokon, kie li manĝigis ruĝbekajn mevojn. Aroj da mevoj ŝvebis ĉirkaŭ lia foto kaj longtempe ne volis forflugi. En la komenco de la jaro 2006 lia bronza statuo estis starigita borde de la lago en la parko Cuihu de Kunming. Estas la unua fojo en la historio de Kunming, ke oni faris bronzan statuon por ordinara civitano kaj starigis ĝin en la publika loko. 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng