Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kunming-anoj kaj ruĝbekaj mevoj (II)
2011-02-25

de WANG YIQUN

 

    Amo de Kunming-anoj por ruĝbekaj mevoj

 

     Dum pli ol 20 jaroj, 71-jara Zhang Hengli kaj lia edzino estas volontuloj por disdoni manĝaĵojn al ruĝbekaj mevoj. Antaŭe ili venis manĝigi mevojn semajnfine, kaj post emeritiĝo, ĉiutage.

 

    Zhang Hengli vivas en Kunming jam pli ol 40 jarojn. Li iam laboris kiel inĝeniero pri geofiziko en la Ĉina Akademio de Sciencoj. Samkiel la edzino, li jam prenis Kunming kiel sian 2-an hejmlokon, kaj rigardis ruĝbekajn mevojn kiel siajn parencojn kaj intimajn amikojn jam pli ol 20 jarojn.

 

    La maljunulo Zhang Hengli memoras: kiam furoris birda gripo en 2005, grandnombre malmultiĝis la homoj, kiuj disdonis manĝaĵojn al ruĝbekaj mevoj, kaj la nombro de la lastaj, kiuj serĉas manĝaĵojn en la urbo, reduktiĝis je pli ol 8 mil kompare kun tiu en 2004. Vizaĝe al tiu cirkonstanco, ke kunming-anoj amas mevojn kaj samtempe ilin timas, kaj al la situacio de mevoj travintrantaj en Kunming, Xu Rongkai, tiama provinc-estro, skribis leteron al la estraro de la Kunming-a registaro kaj petis, ke la urba registaro prenu aktivajn rimedojn por defendi sekurecon de la urbanoj kaj samtempe protekti tiujn birdojn kaj ilin gardi en la urbo. La Kunming-a registaro aplikis serion da rimedoj kontraŭ birda gripo por protekti ruĝbekajn mevojn, kaj la tieaj loĝantoj sinsekve partoprenis en la agado.

 

    La maljunulo Zhang Hengli diris, ke kunming-anoj ne lasis tiujn amindajn birdojn malsataj. 1500 maljunaj kunming-anoj lanĉis fortan voĉon: "Donu al ni la taskon manĝigi tiujn mevojn de lundo ĝis vendredo..."

 


Zhang Hengli disdonas manĝaĵojn al ruĝbekaj mevoj. 

 

    La geedzoj Zhang Hengli estis 2 el tiuj 1500 maljunuloj. De post tiam ili ĉiutage veturis per motoro kaj aŭtobuso al pluraj lokoj de la urbo kun 3 sakoj da mevo-manĝaĵoj (ĉiu sako pezas 20 kilogramojn) por disdoni al la birdoj. La maljunuloj penadis nur pro unu deziro: "Ne lasu mevojn malsataj".

 

    Ĉiuvintre, la geedzoj okupiĝas pri manĝigo kaj protektado de mevoj. Por ili tio estas grava afero en la vivo.

 

    Zhang Hengli momeras, ke iun tagon de 2007, kiam li kaj lia edzino disdonis manĝaĵojn al mevoj sur la digo Haigeng, subite ili vidis, ke iu mevo falis de aero en akvon, ligite de fiŝdrato lanĉita de fiŝkaptanto. Lia edzino ploris pro maltrankvileco, vidinte, ke la juna mevo baraktas en akvo. Spite de ĉio, Zhang Hengli ploĝis en akvon, savis la mevon kaj ĝin portis hejmen. Dank'al ilia atentema flegado, la savita mevo rapide reprenis sian viglecon. 3 tagojn poste, ili veturigis ĝin al la digo kaj ĝin redonis al la blua ĉielo.

 

    De la lastaj 26 jaroj pli kaj pli multiĝis homoj, kiuj amas kaj protektas ruĝbekajn mevojn samkiel la geedzoj Zhang Hengli.

 

    Li faris taglibrojn por mevoj

 

    Liu Zhen, nekonata civitano por la publiko, faris pli ol 10 taglibrojn por mevoj en pli ol 20 jaroj. Per simplaj vortoj li notis rakontojn pri mevoj, kaj dank' al liaj taglibroj, oni konatiĝis kun alia maljunulo sin zorganta pri mevoj.

 


 Liu Zhen faras notojn pri ruĝbekaj mevoj. 

 

    De post alveno de ruĝbekaj mevoj al Kunming, maljunulo Liu Zhen komencis fari taglibron por tiuj birdoj. Pli ol 20 jaroj forpasis, kaj nuntempe, li povas detale rakonti la vivon de ruĝbekaj mevoj ĉe la lago Cuihu.

 

    Dum pli ol 20 jaroj, post alveno de ruĝbekaj mevoj al Kunming, Liu Zhen iris al la lago Cuihu ĉiutage por fari notojn pri tiuj birdoj, kaj prezentis ilin al urbanoj kaj turistoj.

 

    Mevoj estas iliaj svatantoj

 

    Fruprintempe, feliĉa kaj dolĉa etoso regis en la parko Cuihu, tie okazis geedziĝa ceremonio de la 3-a Mevo-Festivalo "Renkontiĝo de homoj kaj mevoj kaj geedziĝa ceremonio en printempa urbo".

 

    Paro da gejunuloj, kiuj konatiĝis dum spektado de mevoj kaj enamiĝis unu al la alia, okazigis sian geedziĝan ceremonion borde de la lago Cuihu kun atesto de mevoj kaj urbanoj.

 


Novgeedzoj disdonas manĝaĵojn al ruĝbekaj mevoj. 

 

    Antaŭ 5 jaroj, disdonante manĝaĵojn al mevoj, la novedzo Xiao Yang premis la piedon de la novedzino. Je tio ili konatiĝis, enamiĝis kaj geedziĝis.

 

    La novgeedzoj diris: "Informiĝinte pri geedziĝa ceremonio en la mevo-festivalo, al ĝi ni senhezite nin anoncis, unuece opiniante, ke tia geedziĝa ceremonio estas simpla kaj romantika, krome, al ĝi ne mankas soleneco. Mevoj estas niaj svatantoj, kaj ankaŭ atestantoj de nia amo. Ni geedziĝis en tiu aparta sfero, tio havas eksterordinaran signifon."

 

    La Kunming-a Aeronaviga Kompanio Limigita preparis speciale por la novgeedzoj biletojn kun rabato por ilia mielmonata vojaĝo.

 

    26-jara persistado kaj observado de Kunming-anoj

 


Intimaj estas homoj kaj ruĝbekaj mevoj. 

 

    La Kunming-a registaro leĝdonis por protekti ruĝbekajn mevojn kaj alvokis la popolanojn partopreni en la agado gardi la mevojn en la urbo. Sekve de harmonia kunestado de homoj kaj naturo, kaj protektado de ekologia medio, la koncepto de lokanoj pri birdo-protektado estas pli kaj pli fortigita. En la lastaj jaroj kunming-anoj multe faris por medi-protektado, verdigo de la urbo kaj beligo de la medio. Kunming jam fariĝis bela ĝardeneska urbo kun tutjare prosperaj floroj, verdaj arboj kaj fekundaj herboj.

 

    Kunming-anoj havas apartan amon al ruĝbekaj mevoj, kaj ĉiuaŭtune esperas kun granda sopiro, ke ruĝbekaj mevoj hejmen revenos baldaŭ, dum ruĝbekaj mevoj neniam trompis la atendon de la lokanoj, kaj atingas la urbon en difinita tempo. En Kunming homoj kaj mevoj pace kunekzistas, kune ĝuas la belan naturon kaj ĉie formas specialajn pejzaĝojn apartenantajn nur al tiu ĉi urbo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng