Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Veturo per trajno sur la Qinghai-Tibeta Fervojo en la Printempa Festo
2011-02-28

de CHEN GOUZHOU

 

    La 8-an de februaro, 2011 estis la sesa tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo ankoraŭ estis malvarme. En la vagonoj de la trajno K917 al Lhaso de tempo al tempo alblovis komforta varma aerfluo, kaj tibetaj pentraĵoj tangka-oj, tibetaj tapiŝoj, sutroturniloj en mano de tibetanoj en tiu ĉi vagono montris la apartan misteron de la vojo.

 

    Kvankam estis la kvara de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, taman jam venis la pint-tempo de la Qinghai-Tibeta Fervojo. La vagonaro estis plenplena de pasaĝeroj revenantaj de vizitado al hejmlokoj kaj tibetanoj pilgrimantaj al Lhaso. Liu Lijun, estro de Lhasa aŭtogrupo de la Kompanio de la Qinghai-Tibeta Fervojo, diris: "Ĝenerale en la ferioj de la Printempa Festo plejparto de la pasaĝeroj estas pilgrimantoj, kaj en ĉi tiu trajno 75% da pasaĝeroj estas tibet-nacianoj pilgrimantaj al Lhaso. De post ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo en 2006 plimultiĝis la pilgrimantoj-pasaĝeroj el Qinghai, Gansu, Sichuan k.s."

 

    Aŭdiĝis orelplaĉa kanto de la konduktorino Gesang Zhuoma: "Frumatene mi staras sur la verda paŝtejo rigardante aglon flugantan en matena krepusko..." La aŭskultantoj manklakadis laŭ la ritmo de la kanto, ĝoje fajfis kaj faris fotojn...

 

    En la ferioj de la Printempa Festo la kompanio aranĝis en trajno artan prezentadon, kiun partoprenis ankaŭ pasaĝeroj.

 

    Tuj post la finkantado de Gesang Zhuoma, tibeta pasaĝero Danzeng sin proponis kanti tibetan popolan kanton "Floroj prosperas sur la neĝa monto". Li per sia senpolurita voĉo puŝis la prezentadon al la kulmino. Oni ridis kaj manklakis. En la vagonaro regis densa festa etoso.

 

    28-jara Danzeng estas pentristo de tangka-o. En 2008 li estis engaĝita de iu kompanio de Ningbo kun jara enspezo de 100,000 juanoj. Pro tio li ŝerce diris, ke li eniris en la vicon de altaj salajruloj.

 

    Caidan Duoji, alia tibeta pasaĝero veturanta hejmen por festi la Tibetan Novjaron, diris, ke en la jaro, kiam ekfunkciis la Qinghai-Tibeta Fervojo, li forlasis Tibeton al aliaj lokoj por penlabori. Post kvin-jara klopodo nun li havas en Sichuan-provinco butikon pri tibetaj ornamaĵoj. Li diris: "Post ekfunkcio de la fervojo, tiuj, kiuj havas deziron sin disvolvi en alia loko, sukcese eliris el la tiama fermita Tibeto. Ĉi-jare li planas kunporti post la novjaro la du pli junajn fratojn al la landinterno por perlaborado."

 

    Ekster la fenestroj estis velkaj kaj flavaj plantoj kaj etendiĝis la neĝmontoj malproksime, la temperaturo ekstere estis minus 13 celsiaj gradoj, tamen en la vagonaro regis la densa festa kaj varma etoso.

 


Tibeta konduktorino Zeren Quxi ordigas fenestrajn kurtenojn en la vagono. 
 

Konduktorino Gesang Zhuoma en tibeta kostumo kantas por la pasaĝeroj.  
 

En la vagono tibeta maljunulo telefonas al sia familiano. 

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng