Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova aŭtomata tradukilo el la franca lingvo al Esperanto
2011-02-28

 
 
 

 

    Aperis aŭtomata tradukilo el la franca lingvo al Esperanto, libere uzebla ĉe la adreso http://apertium.saluton.dk.

 

   La tradukilo estas bazita sur Apertium -- rimedaro por konstrui aŭtomatajn tradukilojn, per kiu jam funkcias tradukiloj el la lingvoj kataluna, hispana kaj angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla lingvo. Ĉiuj povas uzi ĉe la supra adreso. Entute per Apertium funkcias ĝis nun 42 tradukiloj.

 

    Apertium estas programaro malfermfonta kaj libera, same uzanta liberajn datumarojn. Ekzemple por ĉi tiu nova tradukilo el la franca lingvo al Esperanto estas ĉefe uzita kiel baza dulingva vortaro la Reta Vortaro, pro tio, ke ĝi estas libere uzebla kaj havas franclingvan ekvivalenton preskaŭ por ĉiu vorto. La tutan fontokodon kaj lingvan datumaron de Apertium kaj de ties tradukiloj eblas elŝuti el http://sourceforge.net/projects/apertium/.

 

    Espereble tiu lanĉo ne nur liveros novan interesan rimedon, sed ankaŭ spronos pliajn homojn ekinteresiĝi pri la kreado de pliaj aŭtomataj tradukiloj aŭ la polurado de la jam ekzistantaj. Unu el la atutoj de Apertium estas, ke ĝia strukturo permesas, ke nefakuloj pri komputila lingvistiko povas evoluigi tradukilojn, kiuj donas kontentigajn rezultojn. Krome, tio, ke Apertium estas malferma, universitate stirata projekto, permesas, ke studentoj evoluigantaj tradukilojn ricevu monhelpojn, ankaŭ se temas pri tradukiloj el kaj al Esperanto. Ekzemple jam du jarojn Apertium ricevis de Guglo po naŭ 5000-dolarajn stipendiojn por studentoj evoluigantaj novaĵojn dum la nord-hemisfera somero. Tiel kredeble denove okazos post nur kelkaj semajnoj. Ĉar esperantistoj bone situas interne de la Apertium-projekto kaj mem Esperanto estas bone konsiderata en ĝi, estas tute eble ricevi stipendion por krei en tri monatoj kernon de tradukilo inter Esperanto kaj (hindeŭropa) lingvo. Cetere, sinanoncintoj ja ricevos la helpon de la cetera Esperanto-grupeto en Apertium. Aliflanke, ne-studentoj estas ja ne malpli bonvenaj en la projekton.

 

    Interesiĝantoj iel kontribui ne hezitu aliĝi al la retlisto
http://groups.google.com/group/apertium_eo aŭ eventuale kontaktu hectoralos ĉe gmail.com.

 

    Hèctor Alòs i Font, hectoralos @ gmail.com.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng