Zhang Zhijun (dekstre) kaj Sasae Kenichiro manpremis antaŭ la dialogo
La 28an de februaro okazis en Tokio la 11a ĉin-japana strategia dialogo kondukita de ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Zhang Zhijun kaj lia japana samrangulo Sasae Kenichiro. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri ĉin-japanaj rilatoj kaj problemoj internaciaj kaj regionaj.