Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Vizito de Parko Ditan
2011-03-01

de IVANKA STOYANOVA

 

    Dum la Printempa Festo mi estis afable invitita de sinjoro Zhou Liuxi, profesoro de la Pekina Instruista Universitato kaj vic-prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio kune promenadi kaj viziti iun parkon. En la difinitaj tago kaj horo antaŭ mia oficejo atendis min s-ro Zhou Liuxi, lia filo Zhou Wenying, denaska esperantisto kaj sinjorino Zhao Yingwei, sekretario de PEA. Ni veturis per la aŭtomobilo de s-ro Zou, la trafiko estis tre densa kaj tio ebligis la klarigojn de miaj akompanantoj pri ĉiuj vidindaĵoj. Ni vidis la zoologian ĝardenon, la oficejon de s-ro Zhou Wenying, la Pekinan Okcidentan stacidomon....

 

    En la ĉirkaŭaĵo de la parko ĉiuj parkejoj estis okupitaj kaj tial s-ro Zhou parkis sian aŭtomobilon malproksime. La vizitantoj pacience atendis la longajn vicojn por aĉeti enirbiletojn.

 

    Dum la Printempa Festo en Ĉinio estas tre popoularaj la foiroj okazigitaj en diversaj parkoj. Mi por unua fojo vizitas similan foiron kaj tial mi estis tiel impresita, ke ne havas taŭgajn vortojn priskribi la belecon en parko Ditan (Tera Altaro). Ĉiuj arboj estis ornamitaj per diversaj lanternoj, skriboj, ornamaĵoj kun ĉiuj eblaj figuroj kaj koloroj. La organizantoj liveris al la vizitantoj multajn diversajn folklorajn programojn. Diversloke teatraĵoj kaj akrobataĵoj prezentiĝis interesajn programerojn, kantistoj kantas. La homoj dancas, amuziĝas kaj esprimas bondezirojn reciproke. Bedaŭrinde, estis tiel multaj homoj por rigardi, ke mi tute ne sukcesis fari fotojn. Multaj standoj viciĝis unu apud alia kaj diversaj varoj vendiĝis, interalie estis pentraĵoj, kaligrafaĵoj, papertranĉaĵoj, antikvaĵoj, diversaj ĉiutagaj necesaĵoj el Tajvano, Hongkongo, varoj el ĉiuj partoj de Ĉinio. Estis standoj, kie vendeblas lokaj manĝaĵoj, diversaj fruktoj, multaj el ili nekonataj por mi. La foiro estis vera paradizo por la infanoj. Ili manĝis sukertegitajn kratagfruktojn sur bastoneto kaj ĉiuj havis mane belajn kajtojn, diversajn ventradojn kaj kompreneble leporon- pluŝa ludilo. Multaj plenaĝuloj promenadis en la parko kaj ili ne povis kaŝi sian ĝojon pro la festo. Fakte, estis multaj pafejoj, ĉirkaŭitaj de ĉiuj flankoj per diversaj varoj, plej ofte pluŝaj diverskoloraj leporoj. Por ludi kaj gajni ion unue oni devas aĉeti ludmarkojn kaj poste pafi per pafilo kaj trafi la ĝustan celon, aŭ ĵeti pilkon kaj trafi ĉiujn difinitajn objektojn.

 

    Vera distrilo en la parko estis palankeno, mi vidis ĝin por unua fojo. Kontraŭ pago de dudek juanoj ĉiu deziranto estas portata de kvar viroj en palankeno kaj en takto de agrabla muziko oni ĉirkaŭiras en rondo.

 

    Ni, kvarope, longe promenadis, fotiĝis kaj babilis kaj tagmeze sinjorino Zhao Yingwei regalis nin per bongustaj rostitaj viandpecetoj sur bastoneto. Feliĉiaj kaj kontentaj, ni amike adiaŭis kun espero denove renkontiĝi.

 

 
Ivanka antaŭ la enirejo de Parko Ditan
 
 
Ivanka kaj Zhao Yingwei en Parko Ditan
 

S-ro Zhou Liuxi, Zhao Yingwei kaj Zhou Wenying 
 

Aĉeto de ludmarkoj 
 
 
Pafo per pafilo por gajni donacon
 

Ivanka apud la pafejo 
 

Zhou Liuxi, Ivanka kaj Zhou Wenying 
 
 
Zhao Yingwei apud la palankeno
 

Ivanka tenas mane viandpecetojn sur bastoneto 
 
 
Ivanka apud la palankeno

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng