Unua grupo de komitatanoj de ĈPPIK atingis Pekinon
2011-03-02
La 1-an de marto, la unua grupo de komitatanoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) el aliaj provincoj kaj regionoj atingis Pekinon per trajnoj. Ili altiris atenton de amaskominikiloj inkluzive de Ĉina Centra Televizio kaj Ĉina Ŝtata Radio. Komence de la 2-a de marto komitatanoj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj ĈPPIK atingos Pekinon unuj post aliaj.