| 2011-03-03
La 28-an de februaro la ĉina savtaĉmento atingis la tertreme plagitan urbon Christchurch, Nov-Zelando, kaj komencis savadon en la ruino de Canterbury-Televida Domo.
La nov-zelanda polico informis, ke la nombro de mortintoj dum la tertremo jam kreskis al 148. La savlaborantoj ankoraŭ tutforte serĉadas postvivantojn, kaj la venonta ŝlosila laboro estas normaligi la vivon de la suferantoj de la tertremo kaj fari konstruadon post la katastrofo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|