2011-03-03
La 1an de marto ekkuris la unuaj 50 elektraj taksioj en Pekino, tial Pekino fariĝis la dua urbo posedanta elektrajn taksiojn post Shenzhen. La veturilo kun maksimuma povumo de 60 kilovattoj konsumas 15 kilovattohorojn da elektro por ĉiu cento da kilometroj. Plenŝargite ĝi povas kontinue veturi 140 kilometrojn sur normala urba vojo.
La taksioj estas kuplitaj pere de globa birada sistemo kun monitorejo, kie oni povas reguligi kaj kontroli la taksiojn.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|