La Ekspozicio pri Centjara Datreveno de la Revolucio 1911 en Hongkong
2011-03-03
La ekspozicio
La 1-an de marto, inaŭguriĝis en la Historia Muzeo de Hongkong la Ekspozicio pri Centjara Datreveno de la Revolucio 1911 kune organizita de la Departemento pri Libertempa kaj Kultura Servo kaj Hubei-provinca Muzeo. La 400 eksponataj historiaj objektoj, fotoj kaj videoj konigas al vizitantoj la epokfaran periodon kaj la gravan kontribuon de Hongkong en la revolucio 1911.