Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La 1-a de Marto-- belega tago por mi
2011-03-03

de IVANKA STOYANOVA

 

    Estas bulgara proverbo ''La tago estas konebla de la mateno'' kaj tio okazis al mi hodiaŭ. Mi vekiĝis en bonega animstato, kaj post miaj devigaj matenaj okupoj mi eliris el mia domo. Survoje mi vidis belegajn hundetojn kaj plezure fotis ilin. Jam de unu monato de tempo al tempo mi matenmanĝas en nia oficeja manĝejo ĉiam pufajn fritpastaĵojn (Youtiao), kaj kaĉon de maiza faruno. Kutime el miaj kolegoj manĝas ĉi tie nur Liu Zijia kaj ni decidis fotiĝi. Laŭ la bulgara kutimo matene, la 1-an de marto, mi donacis martenicojn al miaj kolegoj kaj plezure plenumis miajn ofic-taskojn. Je la 10-a horo, kiam ni havas duonhoran ripoztempon mi gimnastikas kun miaj kolegoj Wang Lihua, Liu Zijia kaj Li Jinhua. Niaj ekzercadoj okazas en la korto de Ĉina Akademio de Geologia Scienco. Tio estas tre agrabla tempo, ĉar krom refreŝigo, ni ankaŭ parolas Esperanton. La ekzercadoj tute ne estas kiel tiuj, kiujn kutime oni praktikas en Bulgario. Ĝis antaŭ du semajnoj mi ne ripozis, ĉar ĉiam la tempo ne sufiĉas al mi, sed nun post la gimnastiko mi sentas min pli laborema, aŭ pli ĝuste dirite -- pli verkema.

 

    Mi vizitis la ĉambron de sinjorino Su Yijun, direktoro de la reta sekcio de EPĈ, kaj krom ŝi tie estis miaj kolegoj Liu Zijia, Liu Caisheng kaj du viroj, kiuj tuj salutis min en Esperanto. S-ro Liu Caisheng prezentis la gastojn al mi -- s-ro Wang Fu, loĝanta en Changchun, Jilin provinco kaj s-ro Liu Defu, pekinano kaj ni tuj interbabilis por pli bone interkonatiĝi unu kun alia. Ili ambaŭ honteme diris, ke ili ne praktikas Esperanton kaj jam delonge ne parolis. Tamen s-ro Liu Caisheng sperte kuraĝigis ilin paroli kaj de tempo al tempo interpretis. Poste ni kune tagmanĝis en nia oficeja manĝejo kaj al nia grupo jam aldoniĝis aliaj du kolegoj - sinjorino Niu Xueqin kaj s-ro Li Jianhua. Kiel agrable estas manĝi bongustaĵojn en amika esperanta medio! Por memorigo de niaj konatiĝo kaj renkontiĝo ni fotiĝis. Poste, laŭ propono de Liu Zijia ĉiuj venis en mian kabineton kaj ni daŭrigis nian paroladon pri diversaj ĉiutagaj aferoj. Ni interŝanĝis telefonnumerojn, retadresojn kaj esprimis deziron denove renkontiĝi. Niaj gastoj jam pli libere parolis Esperanton kaj mi vidis kiel kontenta estis s-ro Liu Caisheng kaj gaja kaj parolema estis s-ino Niu Xueqin. La tagmeza libertempo rapide forflugis, ĉiuj havis siajn taskojn kaj ni sen deziro plej amike adiaŭis.

 

 
Ivanka matenmanĝas Youtiao en la oficeja manĝejo.
 

Liu Zijia matenmanĝas Xianbing en la oficeja manĝejo. 
 

Liu Zijia, Ivanka kaj Li Jianhua gimnastikas. 
 
 
Liu Zijia, Ivanka kaj Li Jianhua gimnastikas.
 

Liu Zijia, Wang Lihua, Ivanka kaj Li Jianhua gimnastikas. 
 

Liu Zijia, Wang Lihua, Ivanka kaj Li Jianhua gimnastikas. 
 

Liu Zijia, Ivanka, Wang Lihua kaj Li Jianhua gimnastikas. 
 

Liu Zijia, Wang Lihua, Ivanka kaj Li Jianhua gimnastikas. 
 

Niu Xueqin, Wang Fu, Liu Caisheng, Ivanka, Liu Defu kaj Liu Zijia, amika komuna foto  

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng