Okazis en Pekino la gazetara konferenco pri la 4-a sesio de 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK
2011-03-03
La 2-a de marto je la 3-a posttagmeze okazis en Pekino la gazetara konferenco pri la 4-a sesio de 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Zhao Qizheng, direktoro de eksterafera komisiono de ĈPPIK, konigis detalajn aferojn pri la sesio kaj respondis demandojn de ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj.