Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Alilandaj raportistoj unuafoje kolektive eniris en sidejon de ĈPPIK
2011-03-03


Zhao Qizheng (meze) konigas pri la 4-a sesio de la 11-a ĈPPIK . 
 
 
Raportistoj en la ekspozicio "Glora Pasinteco de ĈPPIK"

 

de ZHANG ZONGTANG

 

    La 23-an de februaro, antaǔ inaǔguro de la ĉi-jaraj sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) 43 raportistoj el 33 amaskomunikiloj de aliaj landoj kaj ĉinaj Hongkong, Makao kaj Taiwan invitite vizitis la sidejon de ĈPPIK en Pekino. Tio estas la unua fojo por ĈPPIK malfermi sian sidejon al eksterlandaj amaskomunikiloj.

 

    La raportistoj vizitis la ekspozicion "Glora Pasinteco de ĈPPIK " kaj halon de ĈPPIK. Poste kunsidis kun ili Zhao Qizheng, direktoro de la komisiono de ĈPPIK por eksteraj aferoj kaj proparolanto de la 4-a sesio de la 11-a ĈPPIK. Li konigis al la raportistoj pozicion kaj rolon de ĈPPIK en ĉina politika vivo kaj baldaǔ okazontan la 4-an sesion de la 11-a ĈPPIK, kaj respondis iliajn demandojn pri konsisto de ĈPPIK-membroj, proponoj por ĈPPIK, ĉefa enhavo de la Dekdua Kvinjara Plano, socia stabileco kaj aliaj problemoj zorgataj de ili.

 

    En la lastaj jaroj, ĈPPIK pli larĝe malfermis sin al eksterlandaj amaskomunikiloj. Pasintjare 1360 raportistoj el 300 eksterlandaj amaskomunikiloj kaj ambasadorejoj en Ĉinio sin anoncis por raporti la 3-an sesion de la 11-a ĈPPIK. Ilia nombro superis 40% de la totala nombro de raportistoj de la sesio. Dum la sesio 5 plenaj kunvenoj, 122 diskutoj en grupoj estis malfermitaj al raportistoj hongkong-aj, makao-aj, taiwan-aj kaj eksterlandaj. Laǔ konigo de koncerna respondeculo de ĈPPIK la nombro kaj proporcio de eksterlandaj raportistoj intervjuontaj la 4-an sesion de la 11-a ĈPPIK estas preskaŭ samaj kiel tiuj en la pasinta jaro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng