Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Lantian-jado multe uzita antaŭ pli ol 5 mil jaroj
2011-03-03


Lantian-jada materialo uzita de ĉinoj antaŭ 5 mil jaroj 
 

Arkeologoj ekspertizas Lantian-jadon kaj aliajn elterigitajn objektojn. 

 

    Arkeologoj unuafoje malkovris el la ruino Xinjie en la gubernio Lantian, Shaanxi-provinco, valorajn materialojn pri uzado de Lantian-jado en Ĉinio antaŭ pli ol 5 mil jaroj.

 

    En 2010 arkeologoj tie elterigis multajn jadajn pecojn en malsama grandeco, kiaj jadaj strioj kaj blokoj, jado-polurilojn, kiaj boriloj, borilĉapoj kaj borilpintoj el ŝtono.

 

    Fakuloj opinias, ke tiuj jadaj objektoj kaj prilaboriloj ne nur atestas ekspluatadon kaj uzadon de jado en la lasta periodo de la neolitiko en la meza baseno de la Flava Rivero, sed ankaŭ servas kiel gravaj specimenoj en esplorado pri jado-prilabora teknologio de la antaŭhistoriaj epokoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng