2011-03-04
La 3-an de marto je la 15-a horo en Pekino okazis la inaŭgura ceremonio de la 4-a sesio de 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco(ĈPPIK). Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la ĈPPIK faris laborraporton.
Li diris, ke la pasinta jaro estis tre eksterordinara, dum kiu la ĈPPIK ludis gravan rolon harmoniigi rilatojn, doni proponojn, kaj profunde disvolvis interkonsiliĝon por ellabori la 12-an 5-jaran planon kaj teni stabilan kaj rapidan disvolviĝon de ekonomio. Li esprimis ankaŭ, ke en la jaro 2011, la komitato kontinue penados pri disvolviĝo de ekonomio kaj socio, fortigos amikecon inter diversaj nacioj kaj landoj, kaj plibone ludos sian rolon.
Raportistino: Zhang Xiaotong
|