2011-03-04 En oktobro 2011 en Tartu/Estonio okazos lingvoscienca konferenco kun la du sekcioj slavistiko kaj interlingvistiko. La konferencon oni aranĝos omaĝe al la 70-jariĝo de Aleksandr Duliĉenko, aŭtoro de la gravega libro "Internaciaj helplingvoj" (Meždunarodnye vspomogatel'nye jazyki, Tallin: Valgus, 1990). Li estas emerita profesoro de la Tartua Universitato kaj honora doktoro de la Universitato de Trier (Germanio). Li prelegadas nun ofte en eŭropaj universitatoj pri slavistiko kaj verkas fundamentajn librojn pri tiuj temoj. La kontribuoj al la konferenco aperos en la universitata serio Interlinguistica Tartuensis X, 2011. Kiel dum antaŭaj konferencoj, alveno de raportontoj al Tartu estas libervola, pli gravas la verkoj mem.
Informojn donas:
Madis Linnamägi
Estona Interlingvistika Asocio
Pepleri 27, EE-51010 Tartu
GSM +372 509 8647
madis@forselius.ee
(el n-76 "informilo por interlingvistoj")
Redaktoro: Chen Ji |