Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pli ol 3 mil raportistoj al la sesioj de TPK kaj ĈPPIK
2011-03-04

 


Zhu Shouchen intervjuata 

 

    Raportisto el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo informiĝis el la Novaĵ-Informejo de TPK kaj ĈPPIK en Pekino, ke jam pli ol 3 mil raportistoj ĉinaj kaj alilandaj sin anoncis al la sesioj de TPK kaj ĈPPIK, tiu nombro estas preskaŭ la sama kompare kun tiu en la pasinta jaro.

 

    Zhu Shouchen, direktoro de la Novaĵ-Informejo de TPK kaj ĈPPIK, diris, ke la raportistoj al la ĉi-jaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK distingiĝas per klara reprezenteco. Inter ili estas raportistoj el ĉefaj vehikloj de evoluintaj landoj kaj tiuj el disvolviĝantaj landoj. Laŭinforme, ili prenas la skizon de la 12-a Kvin-jara Plano kaj leĝan sistemon socialisman kun ĉinaj trajtoj kiel fokusajn temojn kaj samtempe donas atenton ankaŭ al prezoj, sociaj asekuroj, reformado de kuracado kaj aliaj problemoj.

 

    Zhu Shouchen diris, ke post kiam TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj atingos Pekinon, la Informa Centro tuj publikigos sur siaj retpaĝoj iliajn hotelojn kaj kontaktajn manierojn de iliaj interligantoj, liveros al raportistoj dokumentojn kaj materialojn pri la 2 sesioj, publikigos tagordojn de la sesioj kaj aliajn informojn, kaj oni povas senpage uzi intereton en la Informa Centro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng