Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Reprezentanto de TPK: mi neniam pensis, ke malica prokrasto de salajro-pago tielrapide estas enlistigita en Kriminala Leĝo
2011-03-04


Hu Xiaoyan — reprezentanto de kamparano-laboristo 
 

Hu Xiaoyan (dekstre) interkomunikiĝas kun kamparano-laboristinoj 

 

de YE QIAN

 

    Antaŭ inaŭguro de TPK kaj ĈPPIK (Tutlanda Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco) en la kuranta jaro, mi renkontiĝis kun reprezentanto de TPK Hu Xiaoyan. Ŝi ĝoje diris al mi: "Mi neniam pensis ke la Konstanta Komitato de TPK tiel rapide enlistigas la malican prokraston de salajro-pago en Kriminala Leĝo, tio estos forta bato kontraŭ tiu agado."

 

    Antaŭ unu jaro, kiel la unua reprezentanto de kamparano-laboristoj de TPK, Hu Xiaoyan planis submeti proponon pri malica prokrasto de salajro-pago koncernanta kamparano-laboristojn, sed pro nesufiĉa preto, ŝi ne oficiale donis la proponon dum la konferenco.

 

    Ŝi ĉiam alvokis konstrui protektan sistemon pri prokrasto de salajro-pago koncernanta kamparano-laboristojn. En la 3-a sesio de la 11-a TPK okazinta en la jaro 2010, Hu Xiaoyan prezentis 5 proponojn kaj la propono kontraŭ malica prokrasto de salajro-pago estas la unua.

 

    Laŭ tiama regularo, tiuj entreprenistoj kiuj malice prokrastas laborista-salajron de centoj da mil juanoj (hodiaŭ ĉirkaŭ 6.6 juanoj = 1 usona dolaro) estos punata je malpli ol dek mil juanoj. Laŭ opinio de Hu Xiaoyan, la kontraŭleĝa kosto estis tre malgranda, do ŝi proponis ke la ŝtato intensigu punadon pri malica prokrasto de salajro-pago, eĉ puni koncernantajn personojn laŭ Kriminala Leĝo, kaj konstrui protektan sistemon kontraŭ malica prokrasto de salajro-pago — la entreprenoj deponas 10%-15% de la totala salajro de siaj entrepenoj en iu speciala konto, se la entrepenistoj forkuris kaj prokrastis laboristan salajron, la laboristoj povas gajni partan salajron de la deponita mono en tiu speciala konto.

 

    Sed Hu Xiaoyan neniam pensis ke ŝia propono fariĝis parto de la Kriminala Leĝo. En la 19-a konferenco de la Konstanta Komitato de la 11-a TPK fermita en la 25-a de februaro 2011, kiel unu krimo, malica prokrasto de salajro-pago estas oficiale metita en la Kriminala Leĝo. "Tio certe malmultigos fenomenon de malica prokrasto de salajro-pago koncernantaj kompanio-laboristojn en urbo." Tion diris Hu Xiaoyan.

 

    Efektive, de kiam Hu Xiaoyan submetis la proponon, ĉiuj urb-registaroj de Guangdong-provinco (la hejmloko de Hu Xiaoyan) jam aktive serĉis vojojn kontraŭ malica prokrasto de salajro-pago. En Kantono, Foshan kaj Dongguan kun multegaj kamparano-laboristoj, la informo pri malica prokrasto de salajro-pago estas registrita en la kredita sistemo de la Ĉina Popola Banko, kaj en la konstruada industrio, oni jam praktikis la garantian monsuman sistemon laŭ propono de Hu Xiaoyan. Krome, la entreprenoj kun agado de malica prokrasto de salajro-pago aperos en la "Nigra nomlisto" ktp.

 

    Laŭ statistikaj donitaĵoj de la departemento pri Homa Resurso kaj socia garantio, en la Guangdong-provinco kun multege da kamparano-laboristoj el aliaj provincoj, la agado pri malica prokrasto de salajro-pago malmultiĝas pli kaj pli. Laŭ koncerna statistiko, ĝis la Printempa Festo, la amasaj incidentoj kaŭzitaj pro malica prokrasto de salajro-pago malmultiĝis je 5% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. De januaro de 2010 ĝis la januaro de 2011, koncernaj arbitraciaj institucioj de Guangdong-provinco akceptis 45 mil akuzojn pri salajro de komparano-laboristoj kaj helpis kamparano-laboristojn gajni ilian salajron de 620 milionoj da juanoj.

 

    Plenumante sian devon de reprezentanto de TPK, Hu Xiaoyan ankaŭ helpis kamparano-laboristojn postuli donon de ilia prokrastita salajro. Lastatempe, ŝi kunlaboris kun la Ĝenerala Laborista Sindikato de Guangdong-provinco — ŝi transdonis la aferon pri prokrasto de salajro-pago al sindikato kaj aliaj koncernaj departementoj. Tiu maniero jam helpis 89 kamparano-laboristojn en Zhuhai-urbo gajni prokrastitan salajron de 1.3 milionoj da juanoj.

 

    "Ke malica prokrasto de salajro-pago estas metita en Kriminala Leĝo certe timigas koncernajn entreprenistojn, sed mi esperas, ke ĉiuj registaroj povos multe preni preventajn rimedojn por eviti malican prokraston de salajro-pago."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng