2011-03-07
 Wen Jiabao parolas kun retumantoj. |
de LI HONGBING
Antaŭ la du sesioj ĉijare ĉina ĉefministro Wen Jiabao parolis kun retumantoj pri preskaŭ ĉiuj temoj diskutataj interrete. Koncerne la prezojn, li diris, "mi devas diri la fakton al la ordinaraj popolanoj."
"Mi scias, ke la prezoj de grenoj kaj oleo estas stabilaj. La prezo de porkaĵo kontinue kostas po 6.5 juanojn por kilogramo. La prezo de ovoj malaltiĝis de po 10 juanoj al po 9.4 juanoj por kilogramo." Li afliktiĝis, vidinte en iu etmanĝejo en Zhejiang, ke la infano manĝas kaj la patrino povas nur rigardi apude. Pri dungiĝo de universitat-diplomitoj, li diris, "troviĝas ja fenomenoj, malfacila dungiĝo kaj dungiĝo per interrilatoj." Pri almozo de infanaj vagabondoj, "mi rimarkas la problemon delonge, kaj iuj retumantoj sendis tiajn fotojn reten por malkovri tiun problemon." Pri enspezo de emeritoj, "la problemo ja estiĝas, kaj iam ĝi viciĝis al la unua loko en la listo de problemoj pri socialaj sekurecoj. Iuj miaj kunlernintoj estas malegale traktitaj en siaj oficejoj. Mi konas pri la afero."
Sume, ĉi tie oni povas levi ĉiajn demandojn kaj ĉiajn demandojn respondis ĉefministro Wen. En ret-epoko oni neebligas monopoligi informojn. Paroli la veron postulas kaj kuraĝon kaj saĝon. Tio dependas fidon de la popolamaso kaj memfidon solvi problemojn.
Reciproka fido inter oficistoj kaj popolanoj venkas ĉiajn malfacilojn.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|