Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Inaǔguriĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso
2011-03-07

 

    La 5-an de marto en Pekino inaǔguriĝis la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta organo de la ŝtata potenco. Al ĝi ĉeestas ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li keqiang, He Guoqiang kaj Zhou Yongkang.

 

    Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, prezidas la inaǔguron, kaj ĉefministro Wen Jibao faras raporton pri laboroj de la registaro al ĉirkaǔ 3 000 ĉeestantoj. La jaro 2011 estas la komenco de la 12-a Kvinjara Plano de Ĉinio pri la Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo. La raporto konsistanta el pli ol 20 000 ideogramoj resumas la sukcesojn kaj spertojn, ricevitajn de Ĉinio el la disvolvo de la nacia ekonomio kaj socia evoluo en la pasintaj 5 jaroj, kaj elmetas ĉefajn celojn kaj taskojn de la registaro por la venontaj 5 jaroj kaj dispozicias laborojn de la jaro 2011.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng