2011-03-07
 Parolas Hu Jintao (la 3-a de dekstre). |
La 5-an de marto ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis kunsidon de la jiangsu-a delegacio al la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) por diskuti pri la registara laborraporto. Ligante praktikon de Jiangsu-provinco la reprezentantoj parolis pri siaj konoj, planoj kaj proponoj.
Aǔskultinte parolojn de 12 reprezentantoj Hu Jintao diris, ke li plene aprobas la registaran laborraporton. Li emfazis, ke oni devas firme teni la ĉeftemon pri scienca disvolviĝo, kapti la ĉefan linion rapidigi la ŝanĝon de manieroj de ekonomia disvolviĝo, firmdecide, diligente kaj daǔre antaǔenpuŝi reformadon kaj pordomalfermon kaj la socialisman modernigan konstruadon kaj krei bonan komencon por disvolviĝo de ekonomio kaj socio en la periodo de la Dekdua Kvin-jara Plano.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |