2011-03-07 Mezlerneja instruisto en Erfurt iniciatis rapidkurson kaj intensan lernadon de Esperanto dum projektsemajno. Parto, kvazaŭ fino de la dumsemajna lernado estis vizito al Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo kaj konatiĝo kun la Esperanto-biblioteko kaj vasta internacia agado de la Interkultura Centro Herzberg. Dum la tago restis tempo ankaŭ por viziti la Esperanto-muzeon kaj ekspozicion en la Welf-kastelo.
Ĉi-sube estas kelkaj fotoj pri la supre menciitaj aktivadoj.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Konatiĝo kun raraĵoj en la biblioteko de la Interkultura Centro Herzberg |
|
 La junulojn interesas ankaŭ muziko, filmoj. Kaj la biblioteko havas bone ordigitan mediotekon. |
|
La bela kastelo allogas la vizitantojn, klarigojn pri la Welf-historio kompreneble ili ricevis en Esperanto. |
|
 Multo por vidi kaj sperti en la kastela muzeo. |
|
 Unikaĵo estas la Esperanto-ĉambro en la kastela muzeo. Ĵus okazas ekspozio pri infana kaj junulara literaturo, estas videblaj multaj belaj Esperanto-libroj. |
|