Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Propono de Yuan Xikun por ĈPPIK estas sama pri mediprotektado
2011-03-07

de LIU XIA

 


Yuan Xikun en skulptado 

 

    La 3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la Kvara Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, kaj antaŭ ĝia malfermo mi intervjuis Yuan Xikun, membron de la Konstanta Komitato de ĈPPIK.

 

    Yuan Xikun estas direktoro de Arta Muzeo Jintai, Pekino, fama pentristo kaj skulptisto. En 2010 li estis nomumita de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj (MPUN)"Arta majstro de mediproteko". De multaj jaroj li ĉiam propagandas mediprotekton. En 2008 la de Yuan Xikun verkita skulptaĵo "Krizo de polusoj", montranta la senhelpecon kaj senkapablecon de arktaj ursoj en la malboniĝantaj vivkondiĉoj, estis metita sur la placon antaŭ la domo de MPUN. Ĝia miniaturo kaj tiu de lia alia skulptaĵo "Tigro: gard-dio de arbaro" sinsekve estis elektitaj de MPUN kiel pokaloj de la "Premio pri Terprotektantoj" en la jaroj 2009 kaj 2010 por disdoni al personoj kaj organizoj, kiuj multe kontribuis en mediprotekto de la tuta terglobo.

 

    Ĉi-jare por ĈPPIK Yuan Xikun prezentis proponon saman pri mediprotekto titolitan "La Ŝtata Konsilantaro alprenu specialajn paŝojn por bridi transplantadon de grandaj kaj antikvaj arboj en urbojn". Pri tio li diris: "Laŭ mia opinio por verdigo kaj mediprotekto la ĉefa tasko estas arb-protektado, kaj pli atentindas la ekomedio de antikvaj arboj. Tial estas urĝa la regado de komercaj agadoj pri antikvaj arboj."

 

Redaktoro: Zhao Xi k Chen Ji

 


Yuan Xikun estas honorita per la titolo "Arta majstro de mediproteko" (dua de maldekstre). 
 

Krizo de polusoj" de Yuan Xikun 
.

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng