Finita la agado de Ĉinio pri transportado de popolanoj el Libio
2011-03-07
La 5-an de marto, je la 23-a horo, kun atingo de la aviadilo FM608 de Ŝanhaja Aer-naviga Kompanio kun 149 ĉinaj pasaĝeroj el Malto en Hongqiao-flughaveno, Ŝanhajo, Ĉinio sukcese finis sian agadon pri transportado de siaj popolanoj el Libio. En tiu agado Ĉinio totale eltiris 35860 ĉinojn.