2011-03-07
 La gazetara konferenco |
|
Li Yining respondas demandojn de raportistoj. |
La 6-an de marto okazis gazetara konferenco de la Ĉina Popopla Politika Interkonsiliĝa Konferenco, en kiu ĈPPIK-membroj de ekonomia rondo respondis demandojn de raportistoj de diversaj amaskomunikiloj pri la 12-a Kvin-jara Plano kaj disvolviĝo de socio kaj ekonomio en la venontaj 5 jaroj.
Li Deshui, eksa prezidanto de Ŝtata Statistika Buroo kaj vicdirektoro de la ekonomia komitato de ĈPPIK, diris en la konferenco, ke ŝanĝiĝo de maniero de ekonomia kresko estas ĉefa temo en la plano, kaj oni devas havi fidon por venki nunajn kaj venontajn malfacilojn.
Li Yining, honora direktoro de la Administra Instituto Guanghua de la Pekina Universitato, opinias ke oni devas pli forte disvolvi la servan industrion kaj ŝanĝi industrian strukturon por multigi laborpostenojn.
Redaktorino: Zhang Xiaotong
|