| 2011-03-08
La 26-an de januaro, 2011, la Ŝtata Administracio por Industrio kaj Komerco de Ĉinio akceptis la peticion de la marko Esperantujo, kiu estos uzata por 21-specaj varoj, kiaj ujoj, manĝiloj k.t.p.
La markon lanĉis samideano Sun Mingxiao, komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj aktiva esperantisto de Zaozhuang, Shandong-provinco, Ĉinio. Li tion faris por pluapaŝe disvastigi la lingvon Esperanto kaj ĝin uzi en la komerca kampo.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
|