Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Revema entreprenisto Huang Ming
2011-03-08

de CHEN JIANLI

 

    Huang Ming, reprezentanto de la 11a kaj 12a sesioj de TPK, vicestro de Monda Sun-Asocio kaj direktoro de Himin-a Suna Kompanio Limigita en provinco Shandong, en la mezo de la 1990-aj jaroj iniciatis la Himin-an Sunan Kompanion. Post pli-ol-10-jara disvolvado la kompanio fariĝis la plej granda bazo pri sunenergiaj produktaĵoj. Sunenergio estas vaste aplikata en Ĉinio, kaj ĝia teknologio estas pionira en la mondo. Suna Valo kreita de Huang Ming bone manifestas tion.

 

    La valo en la areo de 2800 mu-oj konsistas el kompanio-ĉefstabejo, fabrikoj, kulturaj kaj turismaj ekipaĵoj, loĝkvartaloj. Altkonstruaĵo Riyuetan, ĉefstabejo de la kompanio kun konstru-areo de 75 mil kvadrataj metroj, sterniĝas pli ol mil unitoj da varmiloj. Per suna energio ĝi povas liveri varman akvon, hejtadon, malvarmigon kaj elektron. Unuvorte presksaŭ ĉie elektro estas anstataŭigita de sunenergio. En la tuta konstruaĵo la malŝpareco kalkulis je 88%. Ĉiujare estas malŝparita 2640 tunoj da karbo, 660 kilovattohoroj da elektro kaj reduktiĝis 8672.4 tunoj da poluaĵ-ellasaoj.

 

    Huang, TPK-reprezentanto pri rekupera industrio, proponis starigi Leĝon pri Reutiligaj Resursoj de Ĉinio kune kun aliaj 50 TPK-reprezentantoj, kiu estis pasigita en la 14a sesio de la 10a konstanta komitato de TPK. Li unua en Ĉinio proponis anstataŭon per verd-energioj. Tio estas, ke sunenergio grandskale anstataŭu termikon en industrio, agrikulturo, konstruejo kaj ordinara vivo, kio povas antaŭenpuŝi daŭrigeblan utiligon de energioj, kaj estis enlistigita en la disvolva projekto de la ŝtato. En la lastaj jaroj lia ideo pri minimuma ellasado de la tero estas multe aprobita, kaj ĝi estas la direkto de Huang en la pasintaj jaroj. En la du sesioj ĉijare li alportas ĉirkaŭ 40 peticiojn pri starigo de minimum-ellasa zono en la urbo Dezhou.

 


Huang Ming (dua dekstre) kun teknikistoj rigardas dezajnaĵon. 
 
 
Huang Ming (maldekstre) konigas al taiwan-a gasto planon de la Suna Valo.
 

Huang Ming (maldekstre) diskutas pri teknika reformo kun teknikisto en vakua laborejo. 
 

Huang Ming (dua dekstre) laboras kun aliaj. 

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng