Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
TPK-reprezentanto Xia Jien bicikle faras enketadon
2011-03-08

Zhang Yuan

 


Xia Ji'en, vicestro de la Popola Hospitalo de Meishan en Guangdong-provinco 

 

    Mi unuafoje konatiĝis kun TPK-reprezentanto Xia Ji'en tiam, kiam mi sekvis leĝplenuma kontrola grupo pri ŝparado de energio de la Konstanta Komitato de TPK de Ĉinio al Tianjin por inspekti. Kiel membro de la grupo li ĉiam atente aǔskultis en ĉiu loko, kien ili venis.

 

    Mi refoje vidis lin en grupa kunveno por ekzameni raporton pri plenumado de la energio-ŝpara leĝo. En la kunveno li prezentis kvin proponojn koncernajn aferojn viditajn kaj aǔditajn de li mem en leĝplenuma kontrolado kaj sian penson. La proponoj kun praktikebleco kaǔzis reagojn de ĉeestantaj membroj de la Konstanta Komitato de TPK kaj ĝiaj reprezentantoj.

 

    Xia Ji'en estas kuracisto. Kial li bone konas energioŝparon? Li diris: “Post ĉiufoja enketado mi donis mian proponojn. Multaj homoj kun miro demandis min: ‘Kiel vi konas ankaǔ pri tio? Efektive ĝi ne rilatas konon aǔ ne. Kiel TPK-reprezentanto mi devas multe aǔskulti, rigardi kaj pensi en la enketado, kaj fari seriozan analizon kaj resumon por doni miajn proponojn. Mi devas fariĝi kvalifikita TPK-reprezentanto.

 

    "Difini celon por mi mem"

 

    Estas malfacile fariĝi kvalifikita TPK-reprezentanto.

 

    De 2008 kiam li estis elektita kiel reprezentanto de la 11-a TPK, Xia Ji'en difinis por si celon: ĉiujare prezenti al TPK minimume kvin altkvalitajn kritikajn opiniojn kaj proponojn.

 

    “Ĉiujare mi difinis ĉirkaǔ 15 temojn kaj elektis el ili, kiuj estas plej atentataj de popolamasoj kaj plej malfacile solveblaj, kiujn mi havas sufiĉan tempon por enketi kaj pri kiuj mi havas mian propran opinion... Post tio venas en mian kapon temoj kiel miaj proponoj.”Tiu laboro bezonas multe da tempo kaj energio, tamen Xia Ji'en ĉiam konscie kaj serioze faris tion.

 

    Ĝis decembro 2010 Xia Ji'en prezentis al TPK 20 proponojn. Li preparis 8 proponojn por TPK 2011, kiujn li jam reviziis du fojojn. La proponoj rilatas sisteman reformadon de medikamentoj, sekurecon de grenoj, prezon de loĝodomoj kaj aliajn problemojn plej atentatajn de la popolanoj.

 

    Kontaktiĝi kun popolanoj

 

    En la ubro Meishan de Sichuan-provinco multaj homoj scias, ke Xia Ji'en bicikle faris enketadon.

 

    Xia Ji'en diris: “Kiel loka TPK-reprezentanto mi ja renkontis malfacilojn en enketado, unu el kiuj estas trafikilo. Tamen biciklado faciligis mian kontakton kun lokaj popolanoj, mi povas iri al ĉiu ajn loko, kie mi volas. Tial mi persistos en enketado bicikla.”

 

    “Nun blank-kolumaj laboruloj, dungitoj kaj kamparano-laboristoj estas ĉagrenitaj de problemoj de loĝdomoj. Multaj homoj nur povas loĝi kune kun aliaj homoj en unu apartamento aǔ en unu ĉambro,” Xia Ji'en diris, ke en 2008 li donis proponon “Akceli racian revenon de prezo de loĝdomo, en 2010 “Praktike akceli racian revenon de prezo de loĝdomo, kaj ĉi-jare li planas doni la proponon “Praktike garantii popolanojn havi sian loĝejon. Xia diris: “Kvankam ĉiujare mi reviziis enhavojn de miaj proponoj laǔ nova stato, tamen mi ĉiam persistas en mia baza vidpunkto: ellaboru leĝon pri loĝdomo-garantio por garantii al popolanoj loĝejon.”

 

    Parolante pri sia plenumo de la devoj kiel TPK-reprezentanto en la lastaj jaroj, Xia Ji'en diris: “Kvankam mi penadis kaj faris iujn laborojn, tamen kiuj havas grandan diferencon kompare kun espero kaj postulo de popolanoj. Kiel TPK-reprezentanto mi devas serioze laǔleĝe plenumi mian devon. Mia plej granda deziro estas, ke estontece kiam mi rememoros mian sperton kiel TPK-reprezentanto, mi sentos, ke mi estos inda je la titolo de TPK-reprezentanto.”

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng