2011-03-08
 La gazetara konferenco |
|
 Membro Song Xiaowu |
La 8-an de marto okazis la 2-a gazetara konferenco de la 4-a sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kies temo estas antaŭenpuŝi konstruadon de publika servo kaj plibonigi popolan vivon. Membroj de ĈPPIK Zheng Xinli, Song Xiaowu, Shao Hong, Wu Mingjiang kaj Yu Lian ĉeestis la konferencon kaj respondis demandojn de raportistoj.
Zheng Xinli diris, ke oni devas disvolvi publikan konsumon en la venontaj jaroj, kaj speciale multigi enmeton de mono en edukado, medicino kaj publika servo. Agrikulturo devas moderniĝi por plialtigi enspezon de kamparanoj.
Redaktorino: Zhang Xiaotong
|