Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Horo de la mondo ktp
2011-03-08

 
Signo de la agado

 

    En la lasta sabato de marto la agado "horo de la mondo" iniciatita en Pekino kovros la tutan mondon. Ĉijare ŝanĝiĝis la temo de la plej granda spontanea mediprotekt-agado.

 

    La 7an de januaro 2011 la iniciatinto Monda Natura Fondaĵo anoncis la du ŝanĝiĝojn en la agado "horo de la mondo".

 

    Unue la ĉeftemo ŝanĝiĝis de klimata ŝanĝiĝo al daŭrigebla mediprotekto. Alie, krom hora lampo-malŝaltiĝo, la slogano ŝanĝiĝis de mediprotekt-alvoko al faro de individuoj kaj sociaj grupoj por mediprotektado.

 

    Jim Gradoville, ĉina ĉefo de MNF, diris: "Lamp-malŝaltiĝo estas signalo, kiu sendas al vi decidon protekti la teron. Ĉijare pli kaj pli da homoj pripensas: krom lampo-malŝaltiĝo, kion alian ni povas fari? Krom preventado de la tutmonda varmiĝo, kion alian konduton ni povas fari por kontribui la daŭrigeblan disvolviĝon de la mondo? Tio estas la kaŭzo kial ni ŝanĝis la ĉeftemon."

 

    La fondaĵo esperas, ke ĉiuj individuoj, kompanioj, komunumoj kaj registaroj faru permeson en la certa daŭro antaŭ komenco de la agado, kaj realigu la permeson.

 

    Iuj influaj entreprenoj kaj famuloj jam permesis siajn ŝanĝiĝojn. Vanke, avangarda bien-kompanio en Ĉinio kaj ĝiaj 250 mil posedantoj realigis daŭrigeblan klasifon kaj rekuperon de rubaĵoj en komunumoj, kaj pro tio, la rubaĵ-kvanto en komunumo Vanke reduktiĝos je 20%.

 

    Baidu, unu el la avangardaj retpaĝaroj de Ĉinio, permesis, ke la individua oficej-resursa konsumo de Baidu en la jaro 2011 malaltiĝos je 30% ol tiu en la jaro 2010.

 

    Li Bingbing (fama ĉina aktorino), disvastiga ambasadoro de la agado, manĝos nur vegetalojn 100 tagojn en la jaro 2011. Yu Quan (plej populara duopo de viraj kantistoj sur la ĉeftero de Ĉinio), disvastigaj ĉinaj ambasadoroj de malalt-karbona vivo de la fondaĵo, permesis, ke ili aĉetos ellasadon por nuligi flug-ellasaĵon en la tuta jaro, kaj uzos sian propran manĝilaron anstataŭ manĝilaro por unufoja uzo en ĉiuj art-prezentoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng