2011-03-09
Posttagmeze de la 7-a de marto en la Pekina Konferenca Centro okazis grupa diskuto de edukada rondo, kiun ĉeestis ministro pri edukado Yuan Guiren, vicministro de financo Zhu Guangyao kaj membroj de ĈPPIK.
ĈPPIK-membro Li Xiangyu proponas demokratian administradon kaj plibonigon de moderna sistemo de altnivelaj lernejoj. Pri tio, ĈPPIK-membro Liu Jingnan diris, ke la plej grava afero nun estas plibonigi instruan metodon kaj trejni instruistojn. Plivarmiĝis la atmosfero de la diskuto, kiam ili komencis diskuti pri infana edukado.
ĈPPIK-membro Liu Yan proponas starigi infanĝardenojn funkciigatajn de popolaj organizoj por solvi nunan problemon pri manko de publikaj infanĝardenoj, bone trejni instruistojn por infanoj.
En la fino de la diskuto, ministro Yuan Guiren konigis nunan situacion de edukada reformo kaj respondis demandojn de la diskutantoj.
Redaktorino: Zhang Xiaotong |